The Platters

The Platters
Persona informo
TTT
Retejo https://www.theplatters.com/
vdr

The Platters estis usona kantogrupo formita en 1952. Ili estis unu el la plej sukcesaj voĉogrupoj de la komenca epoko de rokenrolo. Ilia propra sonstilo miksis la pra-rokan tradicion de Tin Pan Alley kun la nova burĝona ĝenro. Tiu grupo havis plurajn membrarojn laŭlonge de la jaroj, kio havigis al ili la kromnomon "Many Voices One Name" (Multaj voĉoj, unu nomo), sed la plej sukcesa kompono estis de ĉeftenoro Tony Williams, David Lynch, Paul Robi, fondinto kaj nomiga membro Herb Reed, kaj Zola Taylor. La grupo havis 40 unuopaĵojn en la pintolisto de gazeto Billboard nome Billboard Hot 100 inter 1955 kaj 1967, inklude kvar numer-unuajn sukcesojn. En 1990, the Platters estis enmetitaj ene de la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo. The Platters plue muzikis tra la tuta mondo kun Herb Reed Enterprises (filio de LLC kreita de Reed reage al nombraj falsaj grupoj Platters) redonante la rajtojn kaj la registritan markon al la nomo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search